Contes
Feuille Contes
Contes de Pouchkine
Feuille Contes

Fabelo pri morta princino kaj sep herooj


Tradukis I. Lubjanovskij


Car' edzinon kisis laste
Kaj forrajdis senprokraste.
Tra fenestro al la voj'
Ŝi rigardis en malĝoj'.
De maten' ĝis sunsubiro
Atendante en sopiro
Karan edzon. Pro la streĉ'
La okuloj larmas eĉ,
Sed ne venas la amato.
Nur sur la ebeno plata
Blovas neĝa turnovent',
Naŭ monatoj jam forfluas,
Ĉe fenestro ŝi enuas,
Kaj en nokto de Novjar'
Ŝi filinon naskis. Car'
En la sama nokt' revenis,
Li, pri kiu koro ĝemis,
Frumatene je la fest'
Li revenis post forest'.
Kiam li al ŝi aliris,
Ŝi, vidante lin, ekspiris
Kaj pro forto de l' impres'
Ŝi formortis antaŭ mes'.
Car' sopiris sen konsolo
Sed ja tedas viv' en solo;
Kiel sonĝo pasis jar',
Reedziĝis nia car'.
Diri veron, junedzino
Estis vere ja carino:
Bela, svelta je statur'
Kaj prudenta, estis nur
Ŝi fiera kaj kaprica,
Tre ĵaluza kaj malica.
Servis ŝin por tualet'
Ŝia doto - spegulet',
Multekosta, bela, krome
Ĝi paroli povis home.
La carino kun ĝi nur
Babiladis kun plezur',
Ŝi rigardis ĝin konstante
Kaj demandis koketante:
"Diru, hela, ĉu laŭ ver'
Estas mi sur tuta ter'
La plej bela, plej impoza,
Pleje blanka, pleje roza?"
Kaj ŝi aŭdis je respond':
"Estas vi en tuta mond'
La plej bela, plej impoza,
Pleje blanka, pleje roza."

Conte de la princesse morte et des sept chevaliers

La carino en la gaj'
Fingroklakas, ridas kaj,
Koketante per okuloj,
Sin admiras en spegulo
Kaj kun bela sinbalanc'
Rondas ŝi en flua danc'.
Sed filin' de l' car' ermite
Kreskis, kaj nerimarkite
Ŝi disfloris kiel roz'
Kun ĉarmec' sen ia poz';
Brovoj nigraj, buŝ' korala,
Koro milda kaj morala;
Ŝi jam estis fianĉin' -
Princ' Elizo svatis ŝin,
Kaj la patro-car' konsentis,
Kiel doton li prezentis
Dudek urbojn al la princ',
Cent bienojn en provinc'.
Antaŭ la edziĝofest'
Caredzin' en luksa vest'
En spegulo sin admiras
Kaj al ĝi denove diras:
"Nu, spegulo mia hela,
Ĉu mi estas la plej bela,
La plej blanka sur la ter'?"
La spegulo: "Vi laŭ ver'
Estas bela ja sen manko,
Sed plej bela kaj plej blanka
Estas tamen la princin' ."
Jen desaltis la carin',
Per la dentoj akraj skrapis;
Per la man' spegulon frapis:
"Abomena mensogul'! -
Krias ŝi al la spegul', -
Ĉu ŝi povas min egali?
Ĉu ŝi rajtas min rivali?
Jen elkreskis la unik'!
Ŝia blanko - artifik':
La patrin' gravedis kiam,
Neĝon nur rigardis ĉiam!
Ne! Nenie sub ĉiel'
Pli ol mia estas bel'.
Diru tuj kaj sen mensogo:
Estas mi la plej alloga,
La plej bela en la mond'!"
Sed denove la respond':
"La princino, estas vero,
La plej bela sur la tero."
Kion fari? Jetas ŝi
En kolero kaj envi'
La spegulon sur la plankon
Kaj ordonas al Ĉernavka
En densejon de arbar'
Kun filino de la car'
Iri kvazaŭ por promeno,
Ŝin kunligi per rimeno,
Tie lasi ŝin sub pin',
Por ke lupoj manĝu ŝin.
Kun virino eĉ diablo
Lukti estas ne kapabla.
En densejon de arbar'
Kun filino de la car'
Ĉambristino sin direktis.
Ĉion la princin' konjektis,
Kaj sin turnis en impet'
Al Ĉernavka kun la pet':
"Ho, kompatu min bonkore,
Lasu vivon! Mi favore
Rekompencos danke vin,
Kiam estos mi reĝin' ."
Kaj Ĉernavk' al pet' sin klinis,
Al princin' ŝi ja inklinis, -
Sin ne lasis al tortur',
Ne kunligis ŝin per ŝnur',
De kruela morto savis
Kaj tiele adiaŭis:
"Gardu dia vin favor' ", -
Diris ŝi kaj iris for.
"Nu?! - renkontis ŝin carino,
Kiel fartas la princino?"
Kaj respondas ŝin Ĉernavk':
"Tie, en arbara faŭk',
Ŝi, per ŝnuro kunligita,
Sian morton senevitan
Nun atendas. Raba best'
Ŝin formanĝos sen protest' ."
Kaj la famo ver-malveris:
"Carfilino malaperis!"
Ĝemas car' en kora splen'.
Sed Elizo en ĉagren'
Preĝe al ĉiel' apelis
Kaj ĉevalon sian selis, -
Fianĉinon en la vast'
Rajdis serĉi sen prokrast'.
La princino nia kara
Sola vagis en arbaro
Kaj, vaginte ĝis maten',
Vidas domon sur eben'.
Boje hundo ŝin renkontis,
Tamen tuj humile hontis -
Svingis voston. Plena ord',
Sed neniu en la kort',
Vidas ŝi neniun homon.
Time ŝi aliris domon;
Sur peronon levis sin,
Prenis anson la princin',
Pord' mallaŭte ekĉarniris
Kaj en ĉambron ŝi eniris;
En la ĉambr' nenia son',
Pura tablo sub ikon',
En angulo forn' kahela,
Sur la vand' tapiŝo fela.
Vidas ŝi kun la esper':
Ne minacas ŝin danger',
Ĉar videble bonaj homoj
Loĝas en ĉi tiu domo.
Ekmastrumis ŝi kun gaj',
Tuje hejtis fornon kaj
Ĉe ikono de l' Eterna
Eklumigis ŝi lucernon,
Kaj kuŝiĝis sur la forn' -
Klinis sin pro laca dorm'.
Al tagmanĝo tempo fluas;
En la korto iu bruas, -
Sep bravuloj post moment'
Venas al apartament'.
La plej aĝa miras:
"Dio! Kiel pura estas ĉio!
Dum forestis ni, en dom'
Ja mastrumis iu hom'.
Kiu? Ho, vin manifestu
Kaj al ni amiko estu:
Se maljuna estas vi,
Onklo iĝos vi al ni;
Se junul' rozvanga, frato
Estos vi al ni amata;
Kaj se vi maljunulin',
Do ni nomos vin patrin';
Se fraŭlino, de hodiaŭ
Estu vi fratino nia."

Conte de la princesse morte et des sept chevaliers

La princin' ĉe tiu vok'
Levis sin de sia lok',
Al la mastroj ŝi aliris
Kun salut' kaj tiel diris:
"Min pardonu pro vizit'
Sen permeso, sen invit' ."
Fratoj laŭ parol' divenis,
Ke princin' al ili venis;
Ili petas ŝin al tabl'
Kaj regalas kun afabl',
Vinon en pokal' proponas
Kaj eltrinki ĝin admonas;
Sed rifuzas la princin'
Eĉ gluteton de la vin', -
Ŝi konfesis kun domaĝ'
Ke lacigis ŝin vojaĝ'.
En mansardon ŝin la fratoj
Akompanas delikate,
Kaj sur lito post kurten'
Lasis solan ĝis maten'.
Tag' post tag' sinsekve fluas,
La princino ne enuas
Kun sep fratoj en arbar'.
Dum okupoj pasis jar':
Fratoj en maten' por ĉaso
Rajdas kampen por anasoj;
Aŭ por ĵeti en batal'
Saracenon de ĉeval';
Aŭ por haki kapon favan
De tatar' per akra glavo;
La princino hejme dum
Sin okupas per mastrum',
Gardas ordon kaj kuiras.
Fratojn ŝi ne kontraŭdiras,
Ili ŝin respektas. Nu,
Kial venus do enu'?
Kaj ekamis ĉiuj fratoj
La princinon delikate.
Foje ĉiuj en maten'
Ŝian ĉambron venis. Jen
La pli aĝa diras: "Sciu,
Vi - fratin' al ni, kaj ĉiu
El la sepo amas vin,
Kaj deziras je edzin'.
Ĉar ne estas ebla tio,
Vi pacigu nin pro dio,
Kies laŭ la korinklin'
Volas iĝi vi edzin',
Bofratino por aliaj?
Kia do respondo via?
Kial vi en la konfuz'
Klinis kapon? Ĉu rifuz'?"
"Karaj fratoj, ĉiuj saĝaj
Estas vi, kaj plej kuraĝaj,
Mi vin dankas pro honor',
Pro kareso kaj favor',
Mi vin ĉiujn amas, ŝatas,
Min propono via flatas, -
Se malveron diras mi,
Punu min kruele di';
Sed svatiĝ' - por mi surprizo,
Ĉar mi jam al princ' Elizo
Ĵuris esti fianĉin'
Kaj eterne ami lin."
Kaj la sep herooj daŭre
Staras mute en bedaŭro.
Fine diras aĝa frat':
"Nin pardonu pro la svat',
Pro rifuz' ni certe tristas,
Tamen plue ne insistas."
"Mi ne kulpas pri rifuz' ", -
Diras ŝi en la konfuz'.
La sep tratoj eksuspiris
Kaj silente sin retiris.
Ree ĉiuj en konsent'
Vivas frate, sen pretend'.
Dume ofte la carino
Pensis pri la belulino
Kun malamo kaj ekscit'.
Longe kuŝis sub la lit'
Polvkovrite la spegulo.
Fine prenis el angulo
Ĝin carino pro scivol',
Kaj denove en frivol'
Antaŭ la spegulo dandas
Kaj kokete ĝin demandas:
"Bonsaluton! Nun laŭ ver'
Al mi diru kun sincer',
Ĉu mi estas la plej bela,
La plej blanka sub ĉielo?"
"Vi, - responde sonas voĉ',
Estas bela sen riproĉ';
En arbaro vivas tamen
Izolite kaj senfame,
En amika frata rond'
La plej bela en la mond' ."
La carino ektumultis
Kaj Ĉernavkon ekinsultis:
"Vi, sentaŭga, trompis min!
Ĉion pentis la knabin',
La carin', kolere ruĝa,
Vipis ŝin per leda skurĝo
Kaj decidis en obstin':
"Plu ne vivu la princin' ."
Atendante fratojn, linon
Ŝpinis foje la princino,
Kaj subite antaŭ pord'
Hund' ekbojis en la kort'.
Ŝi - fenestren: sur perono,
Vidas ŝi, per irbastono
En terur' defendas sin
Kontraŭ hund' almozulin'.
"He, atendu nur sekundon,
Tuj forpelos mi la hundon,
Kvietigos ĝin per pan',
Kaj regalos vin per flan' ."
"Belulino, savu, kara,
Min de tiu ĉi barbaro!
Mordas min malica best',
Ĝi formanĝos min sen rest'!
Jen hundaĉo furioza!"
Ĵus princino kun almozo
Sur perono montris sin,
Ŝin la hundo kun obstin'
Al almozulin' ne lasas,
Proksimiĝi embarasas.
Furioze en ekzalt'
Saltas, bojas ĝi sen salt',
"Kial Falko tiel bestas?
Eble ĝi malsata estas?
Kaptu, jen!.." Kaj flugas pan'.
Panon lerte per la man'
Kaptis la almozulino.
"Mi vin dankas, belulino,
Gardu vin je dio ben'.
Pro la pano - kaptu, jen!"
Al princin' sukplena pomo
Flugas roza kaj aroma...
Falko, kvazaŭ en frenez',
Saltas, bojas en eksces'...
Sed princin', al hundo spite,
Kaptis pomon. "Apetite
Manĝu ĝin. Pro via pan'
Mi tre dankas vin, infan'..."
La almozulino diris,
Riverencis kaj foriris.

Conte de la princesse morte et des sept chevaliers

Al princino ĝis la frunt'
Saltas la fidela hund',
Ekscitite, ĝeme bojas,
Kvazaŭ ĝi averti volas:
"Ĵetu pomon, ĵetu for!"
Sentas ja la hunda kor'...
Gladas Falkon ŝi karese:
"Kial bojas vi senĉese?
Kuŝu, Falk'!.." Kun tiu vort'
Iris domon ŝi el kort',
Riglis pordon de la domo,
Sur la tablon metis pomon
Kaj ekŝpinis, sed la pom'
Logis sin per la arom', -
Estis freŝa ĝi, sukoza,
Diafana, ore-roza,
Saturita per miel'
Travidigas semojn ŝel'...
Pomon post tagmanĝ' intencis
Manĝi ŝi, ne paciencis -
Ĝi allogis, tentis sin.
Prenis pomon la princin',
Al korala buŝo portis,
Etan pecon ŝi demordis...
Kaj subite, dio! jen
Iĝis pala, kaj en sven'
Ŝi mallevis manojn blankajn,
Pomon lasis sur la plankon,
En okuloj - la nebul';
Sub ikonon en angul'
Ŝi senspire benken falis,
Morta ombro sin vualis.
Jen revenas post pelĉas'
Fratoj hejmen kun amas'
Da akiro plej abunda,
Kaj renkonten kuras hundo
Kun freneza laŭta boj'.
"Nin atendas la malĝoj'!" -
Pensas fratoj kaj rapidas
En la domon, ahe vidas
Malfeliĉon. Kune Falk'
Kuras kun rikana faŭk',
Kun bojad' la pomon mordas,
Konvulsioj ĝin ektordas,
Ĝi mortfalas: je venen'
Estis porno plena. Jen
Antaŭ la fratino morta
Staras fratoj nun sen vorto,
Klinis kapojn en angor',
En sopiro kaj dolor',
Enterigi tuj intencis,
Tamen poste alipensis,
En vizaĝ' serena pac',
Ŝajne dormas ŝi pro lac',
Freŝa ŝi sur tablo kuŝas,
Mortosignoj ŝin ne tuŝas.
Tri tagnoktoj trenis sin -
Ne vekiĝis la princin'.
Fratoj post funebra rito
La kadavron senspiritan,
Envolvitan per vual',
En la ĉerkon el kristal'
Metis por ripoz' eterna;
Ĉerkon portis en kavernon
Noktomeze en solen',
Per fortika gisa ĉen'
Ĝin pendigis al kolonoj,
Balustradis ĝin per ŝtonoj.
Antaŭ tombo de l' fratin'
Fratoj preĝe klinis sin:
"Dormu vi en ĉerko via,
Estingiĝis pro envio
Sur la tero via bel',
Vin akceptu la ĉiel';
Ni vin amis kore, frate,
Gardis vin por la amato,
Sed vi restis la fraŭlin',
Nur la ĉerko brakas vin."
La carin' en sama tago,
Certa pri malica ago,
Ree diras en frivol':
"Ĉu mi estas la plej bela,
La plej blanka sub ĉielo?"
"Vi, - responde sonas voĉ' -
Estas ĉarma sen riproĉ',
La plej blanka, la plej bela,
Pleje rava sub ĉielo."
Sed Eliz' tra tuta land'
Rajdas jam de rand' al rand',
Fianĉinon li senĉese
Serĉas, tamen sensukcese,
Kaj malĝojas pli kaj pli,
Pridemandas homojn li,
Por la helpo ilin vokas,
Ili lin nur sole mokas;
Kaj Eliz' sin turnas nun
Kun demando al la sun':
"Vi rondiras, suno hela,
Tutan jaron en ĉielo,
Frostan vintron al la ter'
Vi venigas post somer',
Vidas ĉion rand-al-rando,
Do respondu al demando,
Fianĉinon serĉas mi,
Eble sin renkontis vi?"
"Ne, mi vidis ŝin nenie,
Eble ŝi jam mortis ie, -
Lin respondas hela sun', -
Eble mia frato, lun',
Fianĉinon vidis vian,
Do demandu fraton mian."
Ĵus alvenis la vesper',
Kaj eklumis lun' al ter',
Turnas sin Elizo juna
Kun alvoko al la luno:
"Luno, luno, mia frat',
Orumita kurba spad',
Helokula, vangeronda,
Vi leviĝas super mondo
Kaj admiras ĉiu stel'
Vian marŝon en ĉiel'.
Ne rifuzu je respondo:
Eble ie en la mondo
La princinon vidis vi, -
Gefianĉoj estas ni."
"Ne, - respondis luno hela, -
Mi ne vidis vian belan,
Mi ja staras ĉe deĵor'
Nur en mia vica hor'.
Eble dum deĵor' alia
Fianĉino pasis via."
Princo ĝemas: "Kien nun?"
Sed daŭrigas klara lun':
"Ĉesu ĝemi en turmento, -
Eble ion scias vento,
Ĝi vin helpos ĉe malĝoj',
Nun adiaŭ. Do al voj'!"
Jen Elizo kun impeto
Turnas sin al vent' kun peto:
"Vento, vent', potenca vent',
Vi en blua firmament'
Nubamasojn lude pelas,
Marajn ondojn vi ŝancelas,
Vi obeas nur al di',
Kaj neniun timas vi.
Ĉu rifuzos vi respondon?
Eble ie en la mondo
La princinon vidis vi -
Gefianĉoj estas ni."
Kaj respondas vent' impeta:
"Tie, trans river' kvieta,
Altas mont' ĉe horizont',
Grot' profunda en la mont',
Tie en la grota halo
Pendas ĉerko el kristalo,
Ĝin subtenas gisa ĉen',
Ĉirkaŭ tiu ĉi teren'
Videblas spur' nenia,
En la ĉerk' - princino via."
Flugis, blovis pluen vent'.
Jen Elizo kun lament'
Al dezerta monto iras,
Fianĉinon li deziras
Adiaŭi per la kis'.
Jen sur vojo de Eliz'
Altas mont' kun nuda verto,
Ĉirkaŭ monto - spac' dezerta,
Faŭkas groto. En sopir'
Li rapidas al enir'.
Antaŭ li en grota halo
Pendas ĉerko el kristalo,
En la ĉerko - ho destin' -
Morte kuŝas la princin'.
Frapis li per mano forta
Ĉerkon kun princino morta,
Ĉerko krevis, kaj princin'
Reviviĝis, levis sin,
Balancante sin je ĉenoj,
Per okuloj miroplenaj
Ekrigardis ĉirkaŭ si:
"Kiel longe dormis mi!.."

Conte de la princesse morte et des sept chevaliers

Kaj subite lin ekvidas...
"Ah!.." Kaj ambaŭ plore ridas.
Li alpremas ŝin al kor'
Kaj el groto portas for.
Parolante dum la vojo,
Ili iras hejmen ĝojaj.
"Princ' Eliz', - trumpetas fam', -
La princinon trovis jam."

Conte de la princesse morte et des sept chevaliers

Bopatrin' en ĉi-momento
En spegul' kun memkontento
Sin admiris en frivol'
Kaj demandas kun scivol':
"Ĉu mi estas la plej bela,
La plej blanka sub ĉielo?"
"Vi, - responde sonas voĉ', -
Estas bela sen riproĉ',
Sed plej bela sub la suno
Estas la princino juna!"
La spegulon en koler'
Ŝi frakasas je la ter',
Al la pordo ŝi rapidas,
Bofilinon mire vidas,
Falas sojlen ŝi sen vort' -
Ŝin subite trafis mort'.
Post la enterig' solena,
Post funebra rit' konvena
Kun permeso de la car'
Geedziĝis juna par'.
Estis pompa la festeno,
Multegasta la kunveno.
Mi lipharojn en pokal'
Ankaŭ trempis ĉe la bal'.


Version française (extraits)     Version russe intégrale


Mythes

AccueilContesContes de Pouchkine


© Russie virtuelle