Contes
Feuille Contes
Contes russes
Feuille Contes

Petro Jerŝov


Ĉevalet'-ĝibulet'

Parto unua, paĝo 1


Traduko de Rusa fabelo


Rusaj fabeloj - Petro Jerŝov, 'Ĉevalet'-ĝibulet''paĝo 1


Post montaro, post arbaro,
Post larĝega vasta maro,
Sur la tero en vilaĝ'
Vivis vir' de olda aĝ'.
Estis ĉe la vir' tri filoj:
La plejaĝa - kun saĝbriloj,
La mezaĝa - preskaŭ nul',
Kaj la lasta - malsaĝul'.

V.Milachevski, 'Il avait trois fistons'

Ili semis la terenon,
En ĉefurbon prenis grenon:
Eble estis la ĉefurb'
De l' vilaĝo post vojkurb'.
Tie grenon ili vendis,
Monon en kalkul' atendis
Kaj kun plenŝtopita sak'
Venis hejmen laŭ la trak'

P.Kotcherguine, 'Vendre le blé'

Post nelonge aŭ post daŭro
Ilin trafis la bedaŭro:
Ekiradis sur la kamp'
Kaj ŝteladis iu tramp'.

P.Kotcherguine, 'Blé piétiné'

Por la viroj tiu faro
Ne videblis de naskjaro;
Ili pensis nun kun trist' -
Kiu estas la ŝtelist';
Ili kaptis la konjekton
Fari kampan gren-protekton,
Kaj el nokta sekretuj'
La ŝteliston gvati tuj.

P.Kotcherguine, 'Qui va guetter'

Do, komencis jen krepuski
Frat' pretiĝis por embuski:
Kun forkego kaj topor'
La plejaĝa iris for.
Venis nokto kun obskuro,
Lin atakis la teruro,
Kaj de timoj en finfin'
Li sub fojnon fosis sin.


Hor' post hor' la nokto pasis;
La gardanto fojnon lasis,
Priverŝinte sin, la hom'
Ekfrapadis ĉe la dom':
— Hej vi, en dormema stato!
Malŝlosadu al la frato.
Malsekiĝis mia vest'
Sen eĉ unu seka rest'.


Estis pordo malŝlosita,
La gardinto enlasita,
Demandita pri la gard':
Kion vidis la rigard'?
La gardinto preĝon finis,
Ambaŭflanken li sin klinis
Kaj, tusinte, diris do:
— Nokte estis mi sen dorm';
Sed al mia ja bedaŭro
Estis pluv' dum longa daŭro:
Ĝi torentis jen sen fin',
Malsekigis tutan min.
Ĉu enue estis, male!..
Tamen, estas tutnormale.


Laŭdis lin la patro:

— Ho!
Vi, Danilo, estas hom',
Kiu montris sin bravece,
Al mi servis servon dece,
Do en koton sen kuraĝ'
Vi ne trafis per vizaĝ'.


Rekomencis jen krepuski;
Frat' pretiĝis por embuski:
Kun forkego kaj topor'
La mezaĝa iris for.


Nokto do malvarma venis,
Kaj la knabo tuj ektremis,
Ekklakadis la dentar';
Li ekkuris al najbar' -
Kaj tutnokte la mezfilo
Iris garde ĉe barilo.
Estis time al la hom'!


Mateniĝis. Al la dom':
— Hej, dormuloj! Ĉesu dormon!
Al la frat' malŝlosu pordon;
Nokte estis ega frost' -
Mi frostiĝis ĝis la ost'.


Estis pordo malŝlosita,
La gardinto enlasita,
Demandita pri la gard':
Kion vidis la rigard'?
La gardinto preĝon finis,
Ambaŭflanken li sin klinis
Kaj tradente diris do:
— Nokte estis mi sen dorm';
Al la malfeliĉa sorto,
Noktmalvarmo estis forta,
Ĝis la kor' traigis min;
Saltis mi ĝis nokta fin';
Malkomfortis ĝenerale...
Tamen, estas tutnormale.


Kaj la patro diris:
— Ho!
Vi, Gavrilo, estas hom'!


Triafoje ekkrepuskas,
La lastaĝa ne embuskas;
Anstataŭe la stultul'
Kantas en la fornangul'
Per voĉfort' de l' malsaĝuloj:
"La plej belaj vi okuloj!"
Lin la fratoj dum la kant'
Penis peli al la kamp',
Sed post longa kririproĉo
Nur perdiĝis la laŭtvoĉo:
Li plu sidas. En finfin'
Jam la patro petas lin,
Klarigante:
— Jen rigardu,
Vi, Ivaĉjo, nokte gardu,
Mi premios vin per piz',
Bastobildoj kaj maiz'.


Kaj Ivano tuj ekpretas,
Sian veston li surmetas,
Panon metas ĉe la brust',
Iras gardi al arbust'.


Nokto la lunarkon tiras;
Li la kampon ĉirkaŭiras,
Rigardante ĉirkaŭ si,
Kaj sidiĝas en proksim';
Ĉielstelojn kalkulaĉas
Kaj panpecon sian maĉas.
Noktomeze ekis hen'...
La gardanto de l' teren'
Ekstariĝis ne ĝis fino
Kaj ekvidis ĉevalinon:
Kun neĝblanka harkolor',
La kolharoj kvazaŭ or',
Kiuj pendis ĝis la tero,
Tutbuklitaj je ĉeneroj.


"Nu-nu-nu! jen estas "tramp'",
Kiu ŝtelas sur la kamp'!..
Mi ne donos al vi volon,
Tuj eksidos vian kolon.
Kia ja akrida brut'!"
Kaj en sekva trafminut'
Li al ŝi alkuras, poste
Kaptas je la onda vosto,
Kaj eksidas sur la spin' -
Sed tenante turne sin.


Iĝis la ĉevalokuloj
Kun la bril' de l' frenezuloj.
Kun la kurblevita kap'
Ŝi eksagas tra la kamp'.
Ŝi sinuas super tero,
Pendas halte en aero,
Kuras salte sur montar',
Iras prance tra arbar',
Volas trompe aŭ per forto
Savi sin de tiu sorto.
Sed Ivano mem en kost' -
Firme tenas je la vost'.

P.Kotcherguine, 'Ivan sur la cavale'

En fifin' ŝi diris lace:
— Nu, Ivano, ĉar aŭdace
Vi sidadis sur la spin',
Por posedi prenu min.
Al mi donu ripozlokon
Kaj aranĝu la prizorgon.
Kaj en tiu ĉi subten'
Dum tri tagoj ĉe maten'
Vi ellasu min promeni
Por libere iom heni.
Post tri tagoj por premi'
Du ĉevalojn naskos mi -
Tiajn, kiaj ĝis la nuno
Ne jam estis sub la suno;
Krome tiun de etform'
Altan je trion' de norm',
Kun du dorsaj ĝiboj ondaj
Kaj kun la oreloj longaj.
Vendu la unuajn du,
Se vi tion volos, nu,
Sed la etan vi fordonu
Nek por ĉapo, nek por zono.
Ĉie li dum la vivad'
Estos via kamarad':
Li somere vin priblovos,
Vintre vin varmigi povos,
Donos panon ĉe malsat',
Akvon - ĉe soifa stat'.
Mi do al liber' revenos,
Miajn fortojn provi penos.


— Bonas, - estas la konsent',
Kaj Ivano kun ĝojsent'
Ŝin enpelas en kampŝedon,
Fermas per drelik' pordeton
Kaj ĉe luma frumaten'
Faras hejmen la reven',
Forte kanton kantetante:
"Iris fraŭlo promenante".


Jen li estas en la kort',
Jen li staras ĉe la pord',
Je la porda ringo prenas,
Per tutforto frapi penas,
Kaj plenvoĉe krias li,
Kvazaŭ iĝis incendi'.


Ĉiuj en la dom' ekstaris,
Balbutante krion faris:
— Kiu bruas per la frap'?
— Estas mi, la stulta kap'!

P.Kotcherguine, 'Ivan revient à la maison'

Estis pordo malŝlosita,
La stultulo enlasita,
Atakita per insult', -
Tedis li kun sia stult'!


Sed Ivano, nun sen bruo,
En la vesto kaj bastŝuoj,
Sur la fornon faras ir',
Kaj de tie estas dir'
Pri mirinda aventuro,
Por orela aŭdplezuro:


— Nokte estis mi sen dorm,
Vidis stelojn en multnombr';
La lunarko ŝajne lumis, -
Ĉie mi ne okulumis.
Venas jen diablo mem,
Kun liphara, barba trem';
La muzelo kvazaŭ kata,
La okuloj kvazaŭ pataj!
La diablo salte jen
Batis per la vost' sur gren'.
Mi ne donis al li volon -
Kaj eksidis lian kolon.
Sagis li dum la eskap',
Preskaŭ krevis mia kap',
Sed mi mem ja estis lerta,
Tenis firme, estu certa.


Li penegis savi sin
Kaj petegis en finfin':
"Ne senigu min je l' vivo!
Tutan jaron mi por tio
Pretas lasi sen obĵet'
La kredantojn en kviet'".
Mi la vortojn ja ne tredis
Kaj al la diabl' ekkredis".


Iĝis tie ĉi silent',
Li ekdormis post moment'.
Nu, la fratoj, ĵus sin regis,
Jen subite ekridegis
Ĝis larmetoj en okul'
Pri l' rakonto de l' stultul'.
La oldulo mem ne povis
Sin deteni kaj ekploris,
Kvankam tia ĉi rideg'
Por olduloj estas pek'.


Kiom multe da tempkuro
Pasis de la aventuro, -
Laŭ la volo aŭ sen vol'
Ne aŭdiĝis la parol'.
Nu, ni tion faron lasis,
Unu aŭ du jaroj pasis...
Nun do la fabela flu'
Estu daŭrigata plu.


Nu, do tiel! Jen Danilo,
(La plejaĝa saĝa filo),
Tro drinkinte ĉe festfin'
En kampŝedon trenis sin.
Kion do li vidas? Ĉarmajn
Du ĉevalojn orkolharajn
Kaj ĉevalon de etform'
Altan je trion' de norm',
Kun du dorsaj ĝiboj ondaj
Kaj kun la oreloj longaj.


"Jen por kio la stultul'
Dormis ĉe la kampangul'!"-
Al si mem Danilo diras...
Pro l' miraklo senebrias;
Kaj li kuras al la dom',
Al Gavrilo diras do:
"Iru vidi kiajn ĉarmajn
Du ĉevalojn orkolharajn
Trovis nia stulta vir':
Ne aŭdiĝis onidir'".


Kaj la fratoj jen sen vortoj,
Per la tutaj kruraj fortoj
Sur urtiko rekten do
Hastas nudpiede, ho!
Du-tri fojojn faletinte,
La okulojn viŝfrotinte,
Karesante ĉie sin,
Ili venis en finfin'.

P.Kotcherguine, 'Les frères d'Ivan découvrent les coursiers'

La ĉevaloj ronkis, henis,
La okulojn brile tenis;
Ringbuklita sen ĥaos'
Flirtis orkolora vost',
Kaj la hufoj diamantaj
Estis kun belperloj grandaj.
Plaĉas por rigard' la par'!
Ilin devus sidi car'!
Kaj la fratoj tiel gapis,
Ke apenaŭ ne ekstrabis.


— Kie donis ilin fat'?
Diris la plejaĝa frat'.
Sed de longe oni diras,
Ke nur stultaj ekakiras,
Via ja vanegas pen'
Por du rubloj kontraŭ gren'.
Nu, Gavrilo, sekvsemajnon
Forkonduku la ĉevalojn
Ni ĉefurben por la vend',
Monon prenos sen ofend',
Inter ni egaldividos.
Kaj kun ĝi, vi mem ja vidos,
Estos drinkdiboĉa ĝu'.
Kaj al nia malsaĝul'
Mankos ja konjekto lasta,
Kie la ĉevaloj gastas;
Serĉu ilin ĉie li.
Nu, kunulo, faru ni!


Kaj la fratoj tuj sin benis,
Reciproke ĉirkaŭprenis,
Hejmenirs kun pasi',
Parolante inter si
Pri l' ĉevaloj pri l' festeno
Kaj pri stranga la besteto


Tempo fluas ag' post ag',
Hor' post horo, tag' post tag'.

P.Kotcherguine, 'Les frères d'Ivan s'emparent des coursiers'

Retour     Version française     Version russe


Mythes

AccueilContesContes folkloriques


© Russie virtuelle