Russie Russie virtuelle

CHANSONS


Kanto de Ostap

Песня Остапа


Dek du seĝoj (ruse Двенадцать стульев) estas farita laŭ samnoma libro de Ilja Ilf et Jevgenij Petrov, satira romano eldonita en 1928. La protagonisto de la romano Ostap Bender serĉas trezoron kaŝitan en unu el dek-du seĝoj. En ĉi tiu eltiraĵo Ostap amindumas kun sinjorino Gricacujeva, posedanto de unu el seĝoj, kaj kantas por ŝi am-historion.

Muziko: Aleksandr Zacepin

Versoj: Leonid Derbenjov

Kantas Valeri Zolotuĥin.


Se la video ne funkcias, rigardu ĝin sur ĉi tiu ligilo.



Teksto


Kie en la pampo kuras la bizonoj,
Kie sunsubiroj estas ruĝaj, kiel sang',
La pirato morna apud Amazono
Vivis nekredante je la am'.


Kiam post batalo, longa kaj horora,
Hejmen revenadis li, al sudo de la nord',
Svelta figureto ĉokoladkolora
Faris la mansignon de la bord'.


Kie 'stas l' am',
Kie 'stas l' am',
Kie 'stas l' am',
Tie ĉiam verŝiĝas la sang'!


Staris la knabino, kiel statueto,
La pirato ŝipon al ŝi gvidis kun fervor',
Kaj li enamiĝis, kaj ŝin nomis "eta
Birdo sur la branĉ' de sia kor'."


Unufoje nokte kun vakero juna
Sveltan kreolinon li ekvidis sur la sabl',
Kaj per unu kuglo ambaŭ li pafmurdis,
Kaj vagadis triste sur la strand'.


Ĝis maten' li ploris pri la kreolino
Kaj komprenis, ke la am' neniam iros for...
Sin li pafmortigis, por eksilentigi
Birdon sur la branĉ' de sia kor'!