HUMURO
Stas Kozlovskij
Cifereca Dostojevskij,
aŭ la fino de paperaj libroj
Ordinara moskva loĝejo, jaro 2018.
- Paĉjo, ĉu mi povas preni 99 dolarojn de via karto? Endas pagi libron…
- Kiun libron?
- Nu, tiun... Dostojevskij. "Krimo kaj puno".(1)
- Kial aĉeti? Ni jam havas ĝin.
- Ĉu? En kiu dosiero?
- Kiel rilatas dosieroj? Jen ĝi staras sur breto.
- Aaĉ. Tio ja estas papera libro!
- Kaj kio do? Mi legis ĝin en via aĝo.
- En via aĝo, en via aĝo… Ne estas en ĝi serĉilo. Kiel mi trovos citaĵojn, laŭ vi? Estas nek son-akompano. Nek movbildoj. Nur la teksto, en kiu eĉ ne eblas ŝanĝi la tiparon. Ĉu vi freneziĝis? Oni mokegos min en la lernejo! Legu tian aĵon vi mem.
- Nu, bone. Jen, prenu DVD-on. Mi aĉetis ĝin antaŭ dekkvin jaroj.
- Kion? DVD-on? Per kio mi legos ĉi tiun antikvaĵon, laŭ vi? Donacu ĝin al politeĥnika muzeo. Vi povas proponi al mi ankaŭ trubendon kun Dostojevskij!
- Se vi estas tiom saĝa, serĉu ĝin en interreto kaj elŝutu senpage.
- Elŝuti libron? Senpage?!
- Nu, jes. Kiel alie? La libroj de Dostojevskij devas jam delonge aparteni al publika havaĵo… Ĝi certe estas ie.
- He, paĉ'! Eble ĉe vi, en komenco de la jarcento, oni povis elŝuti senpage. Ĉu vi ne scias, ke jam ekde kvin jaroj ĉiuj aŭtorrajtoj de ĉiuj libroj estis poreterne transdonitaj al Usona Asocio de Eldonistoj? Ĉu vi volas, ke mi iru dumvive en malliberejon?
- Sed Dostojevskij ja ne estas usonano! Kiel rilatas usonanaj eldonistoj?
- Kiu zorgas pri tio? Paĉjo, ĉu vi hazarde ne estas kontraŭ-tutmondiĝisto?
- Ne, filĉjo, certe ne! Sed estas domaĝe elspezi preskaŭ 100 dolarojn por dosiero. Prefere petu ĝin al viaj samklasanoj, ili ĝin certe havas. Kaj vi poste donos al ili alian dosieron.
- Jeŝ! Se ili donos al mi sian Dostojevski, kie mi legos ĝin?
- Kiasence "kie"? Ili legos sian kopion en sia hejmo, kaj vi legos vian kopion ĉi tie.
- Ho, vi tiom regresis… La libro legeblas nur per la komputilo, per kiu ĝi estis aĉetita. Ankaŭ la polariz-kodo estos malsama… Finfine, paĉj', donu la spesojn! Mi aĉetos normalan libron.
- Nu, bone. Jen unu-uza pasvorto por preni 99 dolarojn de nia konto. En mia tempo, 100 dolarojn estis granda monsumo…
- OK. Mi elŝutis. Thanks.
- Do, lasu min rigardi… Aŭskultu, filĉjo, kio estas tiuj bildetoj? Laŭ mia memoro, ili ne estis en la romano…
- Nu, tio estas reklambendoj. Sen ili, la libro kostas 699 dolarojn.
La malfermita dosiero buntis je lumpulsantaj anoncoj: "Axe Professional, 2018 – modernaj hakiloj akrigitaj per lasero", "Salono de beligado Ĉe Lizanjo – mi ne lasos vin iĝi maljunulino", "Ĉu vi havas problemojn? Konfida psiĥologia servo Porfirij", "Kreditoj, pruntedonoj – kun etaj rentumoj", "RASKOLNIKOFF.COM – venigu petolemajn oldulinojn al ĉiu punkto de la terglobo"…
- Diru, filĉjo, kial la teksto de la romano ne videblas? Ĉu necesas atendi ĝis la reklambendoj malaperos?
- Vi kvazaŭ falis de la Luno! Cent jarojn vi atendos. Tekston necesas legi tra polarigaj okulvitroj. Sen okulvitroj videblas nur reklamo.
- Sed por kio?..
- Kiel - por kio? Por tio ke neniu, krom la paginto, povu legi la libron! Imagu: mi aĉetas libron, kaj iu, sen ion aĉeti, povus ĝin legi super mia ŝultro…
- Kia stultaĵo. Kaj se ankaŭ mi metus la okulvitrojn?
- Ha, vi mirigas min! La dosiero estas alĝustigita nur por miaj okulvitroj. Aliaj okulvitroj havas alian polariz-kodon.
- Bone, donu al mi viajn okulvitrojn. Mi rigardos la libron per ili.
- Kiel vi rigardos? Ili ne rekonos vin laŭ via retino. Vi vidos nenion, krom la mesaĝo pri tio, ke vi metis aliulajn okulvitrojn! Bone, paĉj', ne ĝenu min per viaj stultaĵoj. Mi devas legi ĉion rapide, antaŭ ol la licenco finiĝos. Alie necesos plilongigi luigadon de la dosiero, aŭ la libro memdetruos. Ne ĝenu, mi legas…
3 horoj poste
- Uff! Finite. Mi tralegis!
- Ĉu vi ĉion tralegis? "Krimon kaj punon" - dum tri horoj?!
- Nu, jes. Mi tralegus eĉ pli rapide, se ne estus reklamaj paŭzoj ĉiun duonhoron.
- Mi tamen ne kredas! Ekzemple, kiu estas Svidrigajlov?
- Kiu?..
- Haa, ĉio klaras. Kiu estas Luĵin? Kiu estas Sonja Marmeladova?
- Ho, vi tedas! Kiel mi povas tion scii? Mi ja legis Home Edition. Ĝi estas nur pri tio, ke Raskolnikov mortigis maljunulinon per hakilo, kaj poste konfesis sian krimon. Por legi pri la aliaj, endas aĉeti Professional version aŭ eĉ Enterprise Edition. Ni ne havas tiom da mono…
- Frenezige… Kien iras la mondo!
- Ĝi jam alvenis. Endis pensi pri tio antaŭ dekkvin jaroj, se ne pli frue.
(Ĉi tiu teksto estas kopiebla kaj disvastigebla - libere, senpage kaj senlime)
Teksto en la franca
Teksto en la rusa
__________
1. Vidu Krimo kaj puno