Prologo al "Ruslano kaj Ludmila"
Tradukis Sergej Rublov
Surborde larĝas kverko aĝa,
De kverko pendas ora ĉen',
Laŭ tiu ĉeno kato saĝa
Rondiras multe en promen';
Ĝi paŝas dekstren - kaj ekkantas,
Maldekstren - diras pri fabel'.
Mirakloj multaj: feo strangas,
Ĉarmegas nimf' per sia bel';
Sur nekonata voj' arbara
De fremda best' mirinda spur',
Profundas plu dometo rara, -
Sen pordo, sur kokina krur';
Jen pluras da vizioj pleno;
Impetas ondoj en mateno
Al sabla kaj dezerta bord', -
Kaj tridek kavaliroj gloraj
Elvenas el profundoj foraj
Kun mar-gvidanto en kohort'.
Jen brava princo sen prepar'
Ekkaptas reĝon plej minacan;
Jen kavaliron tre aŭdacan
Trans maroj larĝaj kaj kampar'
Sorĉisto portas en nubar'.
Jen sen liber' princino ploras,
Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras;
Jen sorĉistin' en granda tas'
Moviĝas mem sen embaras';
Jen reĝ' Ostul' ĉe oro tremas;
Jen rusa viv'... Rusia temas!
Kaj tie sub la kverk' mi sidis
Kaj trinkis multe da miel';
Kaj saĝa kat' al mi konfidis
Rakontojn belajn de fabel'.
Version française Version russe